Facililo

Kio estas Facililo?

Per Facililo eblas kontroli, ĉu la enskribita teksto enhavas la radikojn en la vortolisto uzata de uea.facila.org. Se radiko troviĝas en tiu vortlisto, ĝi estos signita verde aŭ blue.

Se aperos la ruĝa signo

Kiam oni verkas tekston por la retejo uea.facila, se vorto estas signita ruĝe, necesas ŝanĝi ĝin aŭ aldoni difinon.

Notu tamen, ke krom la radikoj en la listo, oni ankaŭ rajtas uzi la nomojn de homoj, landoj, lingvoj ks. Facililo signas ilin per ruĝa signo, ĉar ili ne troviĝas en la listo. Ili tamen estas akcepteblaj, kaj ne necesas aldoni por ili apartan difinon.

Facililo foje miskomprenas

Kelkaj kunmetaĵoj erarigas Facililon. Ekzemple la radiko “tropik-” tute ne troviĝas en la listo, sed Facililo signas la vorton “tropika” blue, ĉar ĝi aspektas kiel kunmetaĵo de du permesataj eroj: “tro” kaj “pik-“.

Facililo ne kontrolas facilecon de la lingvaĵo

Facililo nur kontrolas, ĉu eblas konstrui la enskribitajn vortojn per la permesataj radikoj. Ĝi foje akceptas sensencajn vortojn, kaj tute ne kontrolas la gramatikon.

Se la radikoj troviĝas en la listo, Facililo signas malfacilajn kunmetaĵojn, ekz. “interligiteco”, kiel facilajn. La verkanto devas mem decidi, ĉu lernanto senprobleme komprenus tian vorton. Facila teksto prefere enhavu simplajn frazojn kaj ne uzu pezajn kunmetaĵojn. Tial estas preferinde anstataŭigi ĝin per la esprimo “la ligoj inter...”

La fontokodo estas libera

La fontokodo de la facililo estas libere havebla laŭ la permesilo de MIT. Tio signifas ke oni rajtas iel ajn uzi, kopii kaj ŝanĝi ĝin, kondiĉe nur ke oni agnoskas mian aŭtorecon.

Ĝi estas konstruita surbaze de la biblioteko Knockout, kiun vi nepre provu se vi programas en Javascript.

Ĝi ne estas mia originala ideo

Mi ekhavis inspiron de The Up-Goer Five Editor, kiu simile limigas la uzanton al la mil plej oftaj vortoj en la angla lingvo. Ĝi siavice estas inspirita la komikso "Up Goer Five" de xkcd, kiu priskribas la partojn de kosmoŝipo kun la sama limigo.

Ĉu vi havas demandon, komenton, aŭ proponon?

Se vi estas membro de Facebook, vi povas afiŝi komentojn ĉe la paĝo de la Facililo.

Se vi trovis eraron, kaj ŝatus prilabori la ilon por solvi la problemon, kreu problemraporton ĉe GitHub.

Aŭ vi povas sendi retmesaĝon al magnus.henoch@gmail.com.

?

Tre facilaj: Facilaj: Ne en la listo:

Diskonigu vian tekston!

Uzu tiun ĉi ligilon aŭ kopiu la adreson:

Redaktu tiun ĉi tekstonverku propran tekston!